Carl Einstein

Carl Einstein (naskiĝis la 26-an de aprilo 1885, sinmortigis la 5-an de julio 1940), naskita Karl Einstein [KA:L AJNŝajn], estis influa germana juda ekspresionisto, verkisto, arthistoriisto, anarkiisto kaj kritikisto. Einstein estis amiko kaj kolego de pentristoj kaj artistoj kiel George Grosz, Georges Braque, Pablo Picasso kaj Daniel-Henry Kahnweiler. Lia laboro kombinas multajn fadenojn de kaj politika kaj estetika diskurso en liajn skribaĵojn, pritraktante ambaŭ la disvolviĝan estetikon de moderna arto kaj la politikan situacion en Eŭropo. La implikiĝo de Einstein en la politika kaj socia vivo estas karakterizita de komunismaj simpatioj kaj anarkiismaj vidpunktoj. Duonan jardekon antaŭ la potencopreno de Adolf Hitler kaj la nazia partio, Einstein forlasis Germanion por Francio en 1928. Estante anarkiisto, kiam okazis militista puĉo kontraŭ la Dua Hispana Respubliko en julio 1936, Carl Einstein, estante pli ol 50-jaraĝa kaj intelektulo, iris al Hispanio kaj aliĝis en la Internacia Grupo de la Kolono Durruti, kies proparolanto li estis. Li vundiĝis dumbatale. En novembro 1936, en Barcelono li omaĝis en amaspublika funebro de Buenaventura Durruti. Post la venko de la militistoj de Francisco Franco, Einstein helpis anarkiistajn rifuĝintojn, pro fideleco kaj solidareco al siaj kompanoj. Kaptita en suda Francio post la malvenkigo de la Franca Tria Respubliko fare de Nazia Germanio, Einstein prenis sian vivon saltante de ponto la 5-an de julio 1940.


Developed by StudentB